s4tei4*tuy

Bulteno de Ateista Tutmonda Esperanto Organizo

littp://\\ \\ \\.ii‘s|):iii:i.os/:it(kisiiio/al.lit in

N°4 (de la nova epoko) Novembro 2003

Novembro

2003

Redaktore:

Jaro pasis, kaj Ateismo ne Ti aperis. Eĉ se estis kongreso Jm ^ _|de Esperanto, kie ŝajne estis

1 kunveno nia, la samideanoj, VH SOd i ■ ■

* kiuj estis tie ne povis legi pri tm** ni ĉifoje. Mi intencis iri al Kongreso kaj plendi, ke nia asocio ne viglas. Ĉu estas mortonta la Ateista Tutmonda Esperanta Asocio? Mi povas atesti, ke la diversaj dissendolistoj, kiuj ekzistas en Interreto, ŝajnas mortaj, ĉar neniu skribas tie. Ŝajnas, ke ni ateistoj estas tro okupataj por notigi nin al la aliaj. Kaj tio inkluzivas la estraron.

Plaĉus multe al mi havi laboron pri nia bulteno, kaj sukcesi sendi al vi novan numeron almenaŭ dufoje jare. Sed tio ankoraŭ ne eblas. Ŝajnas, ke ateoj ne aktivas. Kaj tamen, mi notis, ke en tiu kunveno, en Fortalezo, la afero viglis. Eĉ la Prezidanto de UEA estis en nia kunveno ne kiel subtenanto, sed kiel partoprenanto. Kaj kiam dikredantino atakis nian nekredon, ŝi estis traktata civilize. Tio, en si mem, estas venko nia, mi opinias. Sed ni devus diri ion unu la alian. Kaj mi mem ne volas esti la sola, kiu diru ion ajn. La kontrakto, kiun pervorte ni ĉiuj subskribis en Fortalezo, kaj antaŭ Fortalezo en Kroatio, diras, ke mi komponos tion, kion oni sendos al mi, por fari bultenon, sed mi mem ne estos la verkisto de la artikoloj. Ne ve- nas artikoloj, do, ne estas bulteno. Ne mirinde. Ĉar mi, eĉ se nomiĝas Jesuo, ne faras miraklojn.

Sed eskapas al mia limigita imagopovo tio, ke homoj kies inteligento estas tiom altkvaiita, ke estas malfacile, se eble, almensogi, havas nenion diri al ni. Ateismo, iaŭ mia eltrovo, povas esti natura stato de homo, sed de antaŭ oni komencas paroli, onin atakas la grandaj motoroj, kiuj kreas dikredon ĉiun tagon: timo al nekonata, kaj orgojlo senlima, kiu kredigas formikeskan esteton, ke universo estas ludilo ĝia. Kiel eta infano povas sukcese sindefendi kontraŭ ŝia panjo, kiu diras, ke ŝi amas sian bebon pli ol propra vivo sia? Eĉ kiam oni jam sukcesis kreski kaj some kaj psike, oni bezonas sufiĉe da intelektokapabio vidi realon rekte, kaj konkludi, ke nia naneco antaŭ tio, kio ne es- tas konita de ni, postulas, ke ni ne plu kredu pri tiuj feinaj rakontoj, kiuj estas tute divorcitaj de realo. Bazite de tio, oni komencas konstrui novan koncepton pri kono. Tio, ankaŭ, postulas multe da energio kaj pensokapablo.

Sed tio malebligas min kompreni, kial tiom multe da ateistoj diras nenion al mi, por ke mi rediru al vi ĉiuj per nia bulteno.

Ateistoj estas relative solaj en mondo de dikredantoj. Danĝeraj dikredantoj. Pro tio, ni devas unuiĝi eĉ se ni estas dise en la mondo. Ni ne estas popolo, ni ne estas gento, sed unuiĝo kreas forton. Do, bonvolu reagi, skribi, kaj se vi povas, verki ion. Sendu al mi, kaj baldaŭ ni ĉiuj legos cin. Ni venu ĉirkaŭ nia bulteno por interkoni unu la alian, eĉ pli pro tio, ke ne multaj el ni regule povas partopreni Kongresojn Universalajn de Esperanto.

Senkompate ateisme via,

Enbaoo

>

2

. 3

Cu ni bczonas simbolon? .

. 4

Dialoao dc pastno kaj moittanto .

. 5

IDczoricnta konflikto d atca uidpunkto . 10

La ccloj dc HTCO .

. II

IDanĉcto kaj infottmoj .

12

Paĝo 2

ATEO

2003

Novembro

Genezo, laŭ Marko

1 . En la komenco Dio kreis la biton kaj la bitokon.

Kaj Dio diris: Estu la vorto; kaj fariĝis vorto.

2. Kaj estis du bitokoj en la vorto; kaj nenio alia

ekzistis. Kaj Dio disigis la Unuon de la Nulo. Kaj Dio vidis, ke tio estas bona.

3. Kaj Dio diris: Estu la datenoj; kaj la datenoj fariĝis.

Kaj Dio diris: Estu la datenoj en siaj koncemaj lokoj. Kaj Dio kreis la disketojn, la durdiskojn kaj la lumdiskojn.

4. Kaj Dio diris: Estu la komputiloj, por ke estu loko

kie enmeti la disketoj, la durdiskoj kaj la lumdiskoj. Kaj Dio kreis la komputilojn, kaj Li nomis ilin aparataro.

5. Sed ankoraŭ ne estis programaro. Kaj Dio kreis la

programojn grandajn kaj la programojn malgrandajn. Kaj Dio ilinbenis, dirante: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la tutan memoron de la komputilo.

6. Kaj Dio diris: Ni kreu programiston; kaj li regu

super la komputiloj kaj super la programoj kaj super la datenoj.

7. Kaj Dio kreis la programiston; kaj Dio enmetis la

programiston en la datencentro; kaj Dio montris al la programisto la dosierujon. Kaj Dio la Etemulo ordonis al la programisto, dirante: Ĉiujn volumenojn kaj subdosierujojn vi uzu; sed VINDOZON VI NE UZU.

8. Kaj Dio la Etemulo diris: Ne estas bone, ke la

programisto estu sola; kaj Dio la Etemulo faligis profundan dormon sur la programiston, kaj ĉi tiu endormiĝis; kaj Li prenis unu el liaj ripoj kaj fermis la lokon per kamo. Kaj Dio la Etemulo konstruis el la ripo, kiun Li prenis de la programisto, kreitaĵon, kiu rigardu la programiston kaj admim la programiston kaj amu ĉion, kion la programiston fam. Kaj Dio nomis la kreitaĵon: Uzanto.

9. Kaj la programisto kaj la uzanto estis forlasitaj en

la nuda DOSo.

10. Sed Bill estis pli mza, ol ĉiuj kreitaĵoj, kiujn kreis

Dio la Etemulo. Kaj li diris al uzanto: Ĉu Dio diris, ke vi ne uzu ĉiujn programojn?

1 1 . Kaj la uzanto diris al Bill: La programojn de la komputilo kaj ĉiujn datenojn ni povas uzi; sed pri Vindozo, Dio diris: Ne uzu ĝin, por ke vi ne mortu.

12. Kaj Bill diris al la uzanto: Ne, vi ne mortos; sed

Dio scias, ke en la tago, en kiu vi uzos Vindozon, malfermiĝos viaj okuloj kaj vi estos kiel Dio, kaj vi povos krei tion, kion vi volas per simpla musklako.

13. Kaj la uzanto vidis, ke la fiuktoj de Vindozo estis

ĉarmaj por la okuloj, kaj pli facile uzeblaj. Kaj la uzanto vidis, ke saĝeco estis neutila, ĉar Vindozo povas ĝin anstataŭigi.

14. Kaj la uzanto instalis Vindozon en sia komputilo,

kaj li uzis ĝin, kaj li diris al la programisto, ke ankaŭ li instalu ĝin, kaj li instalis.

15. Kaj laprogramisto ekserĉis novajn adaptilojn. Kaj

la programisto kaj la uzanto aŭdis la voĉon de Dio la Etemulo. Kaj Dio la Etemulo vokis la programiston, kaj diris al li: Kion vi serĉas? Kaj tiu diris: Mi serĉas novajn adaptilojn, ĉar mi ne povas ilin trovi en DOSo. Kaj Dio diris: Kiu duris al vi, ke vi bezonas novajn adaptilojn? Ĉu vi ne instalis Vindozon, pri kiu mi ordonis al vi, ke vi ne uzu ĝin? Kaj la programisto diris: La uzanto, kiun Vi donis al mi kiel kunulon, li diris al mi, ke mi instalu Vindozon en la komputilo, kaj mi instalis. Kaj Dio la Etemulo diris al la uzanto: Kial vi tion faris? Kaj la uzanto diris: Bill tromplogis min, kaj mi instalis.

1 6. Kaj Dio diris al Bill: Ĉar vi tion faris, tial vi estu

malbenita inter ĉiuj datenoj kaj ĉiuj arĥivoj de la komputilo. Kaj Mi metos malamikecon inter vi kaj la uzanto. Kaj vi ĉiam vendos Vindozon.

1 7. A1 la uzanto Li diris: Pro tio, kion vi faris, Vindozo

seniluziiĝos vin, kaj li elĉerpos ĉiujn viajn rimedojn; kaj vi uzos malbonajn programojn; kaj al via programisto vi vin tiros, kaj vi lin ĉiam bezonos.

18. Kaj al programisto Li diris: Ĉar vi obeis la voĉon

de la uzanto, kaj vi uzis Vindozon, pri kiu mi ordonis al vi, dirante, ke vi ne uzu ĝin, tial malbenita estu via komputilo pro vi; ĉiuj viaj programoj havos cimojn kaj erarojn, kaj vi devos ilin korekti ĝis la flno de la tempoj.

19. Kaj Dio la Etemulo eligis la programiston kaj la

uzanton el la DOSo, kaj Li fermis la enirpordon perpasvorto.

‘Tftan.te '7'ieviŭcu*. '%ewiaf

ATEO

Paĝo 3

Novembro

2003

Ĉu ni bezonas simbolon?

Ĉe interreta asocio ateisma hispana, Ciberateos1, mi vidis, ke oni havis grandan diskuton, kaj el kelkaj proponoj, finfine oni elektis simbolon tiun, kiun oni vidas en la mezo de ĉi tiu paĝo. Kiam konsultate, mi diris, ke ateismo ne bezonas signon, ĉar nenio reprezentas nin, ni defendas nenion, kaj ni mortas por nenio. Sed tiuj vortoj venis kiel akvo je la mezo de dezerto, ĉar neniu atentis pri ili. Finfine oni elektis tion.

Mi multe pensis pri tio, kaj mi nun demandas al vi pri tio: ĉu ni bezonas signon, simbolon, ion, kio rekonigas nin kiel ateistojn?

Lasante respondon en la aero, mi ankoraŭ pensas, ke simbolo alfabeta estas, laŭ mia opinio, tro artefarita. Kion signifas litero, kiu jam estas sim- bolo per si mem? Ne sole pro tio, ke ĝi memorigas nin pri la sono de la litero A, sed pro tio, ke A en cirklo estas la simbolo de anarkiismo. Jes, de la mezo de la A pen- das vertikala linio, lciun oni povas vidi kiel T, do, en tiu simbolo esta A T kaj O ĉirkaŭante ĉion. Sed tio revenigas nin en la starpunkton: simbolo de simbolo!

Sed kio apartigas ateiston de dikredanto? Dekomence, oni diras Ne! al nepruvitaj grandaj aferoj, sed simboligi Neon ŝajnas al mi nekonvena kaj negativa. La neo vere venas de pli pozitiva sinteno de ateistoj, kiam ni diras ni vidu. anstataŭ blindan jes. En la mo-

'http://www.yahoogroups/cyberateos

derna mondo estas ilo por vidi, kamero, kiun oni povus elekti por simbolo de ateismo. Tamen, kamero estas nenio sen la okulo, kiu regas ĝin, kaj por kiu ĝi laboras. Okulo povus esti, do, nia simbolo, aŭ cetere, kamero. Sed eĉ okulo estus nenio sen cerbo, kiu pensas bone kaj korekte pri mitoj, mensogoj kaj timoj. Ĉu cerbo estu nia simbolo? Sed..., ankaŭ dikredantoj havas cerbon, ĉu ne? Eĉ se ili ne sukcesas uzi ĝin tiom efike kaj profitodone kiel ni. Ankaŭ, mi trovas, ke cerbo estas malbela por simbolo.

Aliflanke, ni rigardu al simboloj de dikredantoj: lunduo- no, kruco, kolombo, arbo, dolaro... Mi ne i oru ka lun- ', sed la kruco certe estis la mortopunilo per kiu oni torturis kaj mortigis Jesuon Naza- retan, kaj la aliaj referencas al naivuloj, kiuj faris religion el simpla

ideo, paco kaj naturdefendo, respektive.

Do, kio povus esti nia simbolo? Ĉu triangulo? Tio, tamen, alproksimigus nin al framasono, kiu uzas, laŭ mia kono, pentagonon. Ĉu ni estas sekreta asocio? Tamen..., ateismo estas pli universala — kaj sekve malsekreta — ol oni agnoskas.

Mi konkludas, ke ne estas taŭga simbolo por ateismo, krom ateistoj mem, kaj la vortumado de ideoj siaj ĉie kaj ĉiam.

Tio estas la simbolo de ate- istoj interretaj.

Paĝo 4

ATEO

2003

Novembro

Dialogo de pastro kaj mortanto

de Sade

‘Pastro,- Je ci tiu fatafa ĥoro, Iĉiam finfine de [a oku.[oj de ĥomo bCindUoj forfalas ftaj montriĝas a[ ti La IjrueCa bUdo de eraroj kaj malvirtoj siaj..., diru, fdo mia, cu vi ne pentas pri [a pelĉaro, en kiun a[ vi gvidis ma[forteco de ĥoma fraĝUeco?

Mortanto,- Jes, amiko mia, mi pentas. [Pastro.- Sefve, jjratutu vin je tiuj momentoj de pento, dum fe [a matfonga spaco da tempo anfpraŭ estas por via profito por ĥavi [a genera[an pardonon cie[an de viajpekoj, kaj konstatu, ke nur per meditado pri [a tP[ej Sankta Sakramento de pento garantios a[ vi La ‘Eternuto.

Mortanto,- Mi ne komprenas vin pli ol vi komprenis min.

f Pastro.-%io ?

Mortanto,- MI diris al vi, ke mi pentis. [Pastro.- tfion mi aŭdis.

Mortanto,- Jes, sed vi ne kompnenis. [Pastro.- Pdi interpretis ...

Mortanto,- Atendu, mi diros al vi mian. Kreita de naturo, kreita kun tre lertaj gustoj, kun tre fortaj pasioj, metita en ĉi tiun teron por la sola celo cedi al ili kaj satigi ilin, kaj tiuj efektoj de mia kreado estante nur bezonoj rekte rilatante al destino funda de Naturo, aŭ, se vi pref eras, nur esencaj sekvoj al ĝiaj intencoj rilate al mi, Ĉiam laŭ leĝoj ĝiaj, mi pentas pro tio, ke mi ne agnoskis ĝian ĉiopovon tiom komplete, kiel mi povus fari. Mi nur bedaŭras la modestan uzon, kiun mi faris pri la eblecoj (certe krimaj, laŭ vi, tute normalaj, laŭ mi), kiujn ĝi donis al mi servi ĝin. MI fojfoje rezistis ĝin, mi pentas. Misgvidate de viaj absurdaj doktrinoj, armita per ili, mi sencerbe def iis la dezirojn distilitajn en min

de pli dia inspiro, kaj pro tio mi pentas: mi nur kaptis fojfojan f loron, kiam mi devintus preni tutan kolekton da fruktoj — jen la etoso de la bedaŭro, kiun mi havas.

Honoru min konsideri min neebla enhavialiajn ajn.

[Pastro.- Ve!

%ien viaj sofismoj portos vin, a[ kju vojo portis vin via trompado! R[ kreita estajo vi atribuas ciun povon de 2(reinto, kaj tiuj inkfinoj, kiuj perdigis vin, ĥo!, cu vi ne vidas, ke Ui estas nur [a produkto de naturo korupta, a[ kju vi atribuas ciopovon ?

Mortanto,- Amiko..., ŝajnas al mi, kvazaŭ via dialekto estu tiom falsa kiel via pensado. Bonvolu, glatigu vian argumenton, aŭ krome lasu min morti pace. Kion vi celas diri per Kreinto, kaj kion vi celas diri per naturo korupta?

[Pastro.- La 2(reinto estas [ i mastro de [a Universo. Estis Li tiu, kju etfaboris cion kjeitan, kaj konservas ĝin per [a so[afakjo de Lia Ciapovo.

Mortanto,- Mirinda f iguro, ja. Diru al mi nun, kial tia bonega ulo kreis tian naturon koruptan?

[Pastro.- 2(ian gkoron ĥavus ĥomoj, se Uio ne [asus a[ ti tiberan vobon; kpj per [a ĝuo de tio, kjun meriton restus a[ ĥomoj, se ne estus sur tero [a ebticofari bone kpj eviti mabbonon ?

Mortanto,- Kaj sekve via dio f uŝis sian laboron intence por tenti aŭ provi sian kreitaĵon..., ĉu li ne sciis, aŭ dubis pri la rezulto f inf ina?

ATEO

Paĝo 5

Novembro

2003

‘Pastro,- Li sciis smdube, sed denove, [i votis [asi ĥomon [a meriton pri etefeo.

Mortanto,- Kaj kiucele, se de la komenco li sciis la vojon, kiun aferoj prenus kaj ĉar vi diras, ke li estas ĉiopova, li faris sian kreitaĵon tiel, kiel li volis?

f Vastro [Kiu povas eniri en [a vastajn kaj sentimajn intencojn de Dio rdate a[ fiomo, kaj fiupovas ekĵjpmpreni cion, fio kgmponas [a universa[an skizon?

Montanto,- Ciu, kiu simpligas aferojn, mia amiko, ĉiu, kiu — ĉefe— malemas multobligi kaŭzojn por konf uzi efektojn. Kial vi bezonas duan malfacilaĵon, se vi ankoraŭ ne povis solvi la unuan, kaj pro tio, ke eblas, ke homo natura povas esti farinta tion, kion vi atribuas al via dio, kial vi devas daŭrigi serĉadon pri iu, kiu regu ĝin? La kaŭzo kaj klarigo de tio, kion vi ne komprenas povas eble esti la plej simpla afero en la mondo. Perfektigu vian f izikosciencon kaj vi povos kompreni Naturon pli bone, rafinu vian rezonadon, malpermesu vian antaŭjuĝojn kaj vi ne plu havos bezonon pri dio.

‘Pastro,- ‘Ma[feticu[o ! 9di prenis vin kie[ ne pti matbonan o[ sociniano —armdojn mi ftavis batati vin—. Sed evidentiĝas , ke vi estas ateisto, kfflj vidante, ke via koro estas ma[fermita a[ aŭtentikaj kaj nenombreb[aj pruvoj, kjujn ni ricevas ciun tagon de niaj vivoj pri [a ekzistado de [a %reinto..., mi ĥavas nenionpti diri a[ vi. 9(e eb[as ripari [a btindu[on a[ [umo.

Mortanto,- Dolĉe, amiko mia, ni havu inter ni du, ke la blindulo certe vidas malpli da lumo ol tiu, kiu forprenas la blindilon de siaj okuloj. Vi komponas, vi konstruas, vi sonĝas, vi pligrandigas kaj vi komplikigas; mi ŝanĝas, mi simpligas. Vi amasigas erarojn, akumulas unu sur la aliajn; mi batalas ilin ĉiujn. Kiu el ni

du estas blinda?

‘Pastro,- Sekve, cu vi tute ne kredas je Dio ?

Mortanto,- Ne, kaj pro unu tre senca kialo: estas perfekte neeble kredi je tio, kion oni ne povas kompreni. Devas esti konekto tuja inter kompreno kaj fido; kompreno estas la viva sango de f ido; kiam kompreno jam ĉesis, f ido estas morta; kaj kiam tiuj, kiuj estas je tiu situacio, asertas, ke ili havas fidon, ili mensogas. Vin mem, pastro, mi defias kredi je la dio, kiun vi predikas al mi: vi devas malsukcesi, ĉar vi ne povas pruvi lin al mi, ĉar ne estas en vi tio, dif ini lin al mi, ĉar vi sekve be komprenas lin — ĉar de la momento, kiam vi ne komprenas lin, vi ne plu povas provizi al mi argumenton rezoneblan pri li, kaj pro tio, resume, ke ĉio preter la limoj kaj atingoj de la homa menso estas aŭ iluzio aŭ neutilo; kaj ĉar via dio, estan- te iluzia aŭ neutila, mi ne estas tiom freneza por kredi pri iluzia estaĵo, aŭ tiom stulta kredi pri neutila estaĵo. Amiko mia, pruvu al mi, ke materio estas inerta, kaj mi garantios, ke vi estas la kreinto, pruvu al mi, ke Naturo ne suf iĉas al si mem, kaj mi lasos vin imagi ĝin regata de forto pli alta. ĉis tiam, vi esperu nenion de mi. Mi klinas min nur antaŭ evidento, kaj evidenton mi konstatas nur per miaj sensoj: mia kredo ne iras pli malproksimen ol ili, preter tiu punkto, mia fido ekfalas. Mi kredas je la suno, ĉar mi vidas ĝin, mi konceptas ĝin kiel la fokan centron de ĉia brulebla materio en Naturo, ĝia perioda movo plaĉas, sed ne miras min. Tio estas mekanika operacio, eble tiom simpla kiel la funkciado de elektriko, sed kiun ni estas neeblaj kompreni. Cu mi bezonas ĝxeniĝi pli pri ĝi? Kiam vi jam tegmentigis ĉion per via dio, ĉu mi estos iel ajn pli bone? Kaj ĉu mi ankoraŭ ne devos fari penon kompreni la artiston por difini lian laboron? Konstruante vian ĥimeron, sekve, vi ne utilas al mi, ĉar vi okazigas, ke mi havu malkonfortan menson, sed ne pli kleran, kaj anstataŭ dankemon, mi ŝuldas al vi rankoron. Via dio estas maŝino, kiun vi faris pro viaj pasioj, vi manipulaciis ĝin je iliaj gus- to kaj grando, sed la tagon, kiam ĝi interferencis kun tiuj miaj pasioj, mi

Paĝo 6

ATEO

2003

Novembro

forpiedf rapis ĝin, konsiderante taŭge, ke mi faris tion; kaj nun, je la momento, kiam mi subiĝas kaj mia animo troviĝas en bezono da trankvileco kaj f ilozof io, ŝargu ĝin ne per viaj ludaĉoj kaj via parolaĉo, kiuj nervozigas, sed ne konvinkas min, kiuj kolerigas, sed ne plibonigas; bonaj amikoj kaj je la plej bona maniero ni estis, tiu ĉi animo kaj mi, tiel, kiel Naturo deziris, ke ni estus, ĉar mia animo estas la rezulto de la emoj, kiujn ĝi formis en min, serĉante siajn proprajn celojn kaj bezonojn; kaj pro tio, ke ĝi havas la saman bezonon da virto kaj malvirto, ĉiam ajn, kiam ĝi deziris movi min al malbonon, tiel ĝi faris, kaj ĉiam ajn, kiam ĝi deziris bonan agon de mi, ĝi aperigis en min deziron fari tion, sed eĉ tiel mi faris je mia plezuro kaj volo. Rigardu nenien, sed al ĝiaj laboroj kiel la sola kaŭzo de nia ŝanĝema homa agadmaniero, kaj je ĝiaj leĝoj la esperon trovi neniun alian fonton ol ĝiaj volo kaj postuloj.

‘Pastro,- Se-kve, cio ajn en ĉi tiu mondo estas necesa.

Mortanto,- Ekzakte. t Vastro .- Sed ĉio estas necesa, sekpe [a tuto estas regutigita.

Mortanto,- Mi ne neos tion.

‘Pastro,- %aj kio povas reguligi [a tuton se ne ĉiopova kaj ĉioscianta mano?

Mortanto,- Vidu, ĉu ne bezonas, ke pulvo brulu, kiam oni metas fajron al ĝi?

‘Pastro,- Jes.

Mortanto,- Kaj ĉu vi trovas ĉeeston de scio en tio?

‘Pastro,- 9{eniu.

Mortanto,- Sekve eblas, ke aferoj bezone aperas, sen tio, ke ilin determinu supera inteligento, kaj eble el tio sekvu, ke ĉio venas logike el unua kaŭzo, sen esti racio aŭ saĝeco en tiu unua kaŭzo.

‘Pastro,- 2(ien vi ce[as?

Mortanto,- Pruvi, ke la mondo kaj ĉio, kio estas en ĝi, povas esti tio, kio ĝi es- tas kaj kion vi vidas sen saĝa kaj

rezonanta kaŭzo regante ĝin, kaj ke sekvoj naturaj devas havi naturaj kaŭzoj: se naturaj kaŭzoj suf iĉas, ne estas bezono inventi tiajn kontraŭnaturajn, kiel via dio kaj kiu, kiel mi jam diris al vi, bezonas klarigon sed klarigas nenion; kaj kiam sekvas el tio, ke via dio es- tas superflua, li estas tute senutila; tio, kio estas senutila ege ŝajnas, ke estas nur imaga aŭ falsa, nula, kaj sekve neekzistanta; tial, oni konkludas, ke via dio estas f ikcio, kaj por tio mi bezonas nenian alian argumenton ol tiu, ke donas al mi certecon pri ĝia senutileco.

‘Pastro,- Je tiu ĉi situacio, ne estas Sezono por mi paro[i a[ vi pri re[igio.

Mortanto,- Vere, sed kial ne, ĉiel ajn? Nenio pli amuziga por mi ol tiu signo de la larĝeco, al kiu homaj estoj estis portitaj de fanatikismo kaj stulteco. Kvankm la rimarkinda spektaklo de frenezeco, kiun ni trovas ĉi tie povas esti terura, ĝi ĉiam estas interesa. Respondu al mi honeste, kaj penu lasi viajn personajn konsiderojn f lanke: se mi estus suf iĉe malforta por fali viktimon al viaj

ATEO

Paĝo 7

Novembro

2003

stultaj teorioj rilate la mirindan ekziston de esto, kiu igas religion necesa, sub kiu formo ĉu vi konsilus al mi adori lin? Ĉu vi rekomendus al mi akcepti la revojn de Konfusjo anstataŭ la absurdaĵojn de Bramo, ĉu mi devas surgenuiĝi aantaŭ la granda serpento, kiun nigruloj alpreĝas, alvoku la peruvian Sunon, aŭ la mosean Sinjoron de ĉastoj, al kiu muslima sekto mi devus kuri, aŭ kiun kristanan herezon estus preferinda je via vidpunkto? Zorgu pri via respondo.

‘Pastro,- Cu povas esti dubo?

Mortanto,- Sekve, tio estas egoisma. (Pastro.- 9{e,filo mia, estas pro tiom da amo a[ vi kieC a[ mi, fe mi rapidijjas vin brakumu mian kredon .

Mortanto,- Kaj mi de- mandas min, kiel unu el ni povas havi tiom da amo al si mem, por malsupreniri aŭskulti tian subigan stultaĵon.

[Pastro.- Sed kiu povas erari pri [a miraffoj faritaj de nia 'Dia

rE[acetinto ?

Mortanto,- Tiu, kiu rigardas en li ion pli ol la plej vulgaran el trukuloj kaj la plej ardan falsulon.

f Pastro .- d-fo, [Dio, zri aŭdas [iti Cjaj via CjoCero rte stormas!

Mortanto,- Ne, amiko mia, Ĉio pacas kaj trankvilas ĉirkaŭ ni, ĉar via dio, ĉu pro nepovo, ĉu pro racio, ĉu pro io ajn, kiun vi volu, estas estaĵo kies ekziston mi akceptas nur momen- to pro alveno al vi, se vi preferas, por adaptiĝi al via bedaŭranta perspektiveto; ĉar tiu dio, mi diras,se li ekzistas, kiel vi freneze kredas, ne povus elekti konvinki nin per maniero pli ridindiga ol tiu, kiun Jesuo reprezentas.

[Pastro . - tKjo ! La profetajoj, [a miraffoj, [a martiroj:cu Ui ne estas mu[taj pruvoj ?

Mortanto,- Kiel, dum mi akceptas la regulojn de logiko, kiel vi esperas, ke mi akceptu kiel pruvo tion, kio en si mem ne havas pruvon? Antaŭ profetaĵo povas esti pruvo, mi devas havi la tutan certecon, ke oni iam faris; la profetaĵojn pri kiuj historio rakontas al ni apartenas al historio, kaj laŭ mi ili povas havi nur laforton dealiaj historiaj eventoj, el kiuj tri aŭ kvar estas troige dubaj; se oni aldunu al tio la fortan probablecon de tio, ke ili venis al ni per ne tre objektivaj historiistoj, kiuj registris tion, kion li preferis, ke ni legu, mi ne lasos mian rajton, se mi estas skeptika. Kaj, eĉ pli, kiu certigas min, ke tiun profetaĵon oni ne diris post la fakto, kaj tio estas nenio pli ol ruzaĵo de Ĉiutaga politika farado, kiel tiu, kiu antaŭdiras feliĉan regadon sub justa reĝo, aŭ frosto en vintro? Rilate al viaj mirakloj, mi ne estas pli preta kredi tiun rubaĵon. Ĉiu ruzulo faris ilin, Ĉiu f renezulo kredis ilin; antaŭ oni konvinkos min pri la vero de miraklo, mi devas esti tre certa pri tio, ke la evento, kiun vi nomas tiel, estis tute mala al la Leĝoj de Naturo, ĉar nur tio, kio es- tas ekster Naturo povas esti mirakla; kaj kiu estas tiom profunde klera pri Natura, ke li aŭ ŝi povas aserti pri la ekzakta punkto, kie oni perfor- tas ĝin? Nur du aferojn oni bezonas krediti tiel-diritan miraklon: troigon kaj kelkajn simplulojn: jen la origino de viaj mirakloj. Ĉiuj novaj aliĝintoj al religia sekto prilaboris kelkajn, kaj plej eksterordinara afero estas, ke ili ĉiam trovis idiotojn, kiuj kredas ilin. La grandaj agoj de via Jesuo ne pligravas tiujn de Apolonio de Tjana, sed neniu diras, ke la

Paĝo 8

ATEO

2003

Novembro

lasta estas dio; kaj kiam ni venas al viaj martiroj, ili estas la plej malforta de viaj argumentoj. Produkti martirojn bezonas nur entiziasmon je unu f lanko, kaj rezisto je la alia, kaj dum ke kontraŭanta kaŭzo ofertas tiom multaj kiel via, mi neniam povos kredi unu pli ol la alia, sed mi klinos konsideri ilin kompatindaj. Ha, amiko mia! Se estus vere, ke tiu dio, kiun vi predikas, ekzistas, ĉu li bezonus miraklon, martiron aŭ profetaĵon sekuri agnoskon? Kaj se, kiel vi diras, homa koro estis farita de li, ĉu li ne metus sian leĝon tie? Tiam tiu leĝo, nepartia por la tuta homaro ĉar venante de tiu dio justa, estus profunde submetita kaj klare skribita en ĉiun homon same, kaj de unu f ino de la mondo al la alia ĉiuj homoj, havante ' 1 tiun delikatan organon komune, ankaŭ , similus unu la alian tra la omaĝo, kiun [ ili pagus al Dio, de kiu ili havas sianj koron. Ĉiuj adorus kaj servus lin per | sama maniero, kaj ili estus neeblaji neatenti tiun dion aŭ rezisti la inter-l nan impulson adori lin. Anstataŭ tio, ] kion mi vidas tra tiu ĉi mondo? Tiom da dioj, kiom landoj estas; tiom da diversaj kultoj, kiom diversaj mensoj aŭ imagopovoj; kaj tiun svarmon dai opinioj inter kiuj estas fizike neeble | por mi elekti, diru al mi, ĉu dio faris?

Fi al vi, preĝisto, vi insultas vian dion kiam vi prezentas lin al mi tiel. Anstataŭ, lasu min nei" lin komplete, ĉar se li ekzistas, insultas lin multe pli mia nekredemo ol vi per viaj blasfemoj. Revenu al via senco, preĝisto, via Jesuo ne estas pli bona ol Muhamao, Muhamao ne pli bona ol Moseo, kaj la tri kune ne estas pli bonaj ol Konfusjo, kiu almeanŭ diris kelkajn saĝajn aferojn, dum ke la aliaj tri nur allogis. ĉenerale, tamen, tiuj personoj estis nur f raŭdoj: f ilozofoj ridis al ili, popolaĉo kredis ilin, kaj justistoj devus esti pendumintaj ilin.

‘Pastro .- T2e,justeco traktis tro dure unu e[ [a kpar!

Mortanto,- Se nur li prenis tion, kion li meritis, li meritis ĝin pli riĉe: ribelanta, bruanta, fifamanta, malhonesta, diboĉa, turpa histriono, kaj tre petola; li havis la arton miri popolon kaj levi la popolaĉon, kaj

sekve li venigis al li punon en lando tia, kia Jerusalemo estis tiam. Ili estis tre saĝaj, kompreneble, liberiĝante pri li, kaj tio eble estas la kazo, kie miaj ekstreme malgrandaj kaj tolerantaj diraĵoj povas permesi la severecon de Temis; mi ekskuzas malbonan agadmanieron, escepte de tiu, kiu danĝerigi la regadon sub kiu oni vivas, reĝon kaj siaj moŝtoj estas la sola af ero, kiun mi respektas, kaj tiu, kiu ajn ne amas sian landon kaj reĝon, estas pli bone morta ol viva.

f Vastro Sed vi certe kjedas, ke io atendas nin post ci tiu vivo. Vi iam ajn sercis penetri [a obskurajn ombrojn, kiuj entenas nian mortan destinon, - "t. kaj kiu abia teorio poznts satifli

vian mahrankvdan spiriton o[ [a sennombraj pbendoj, kiun faras tiuj, kjuj vivis fie, kfj [a eterneco dapremiojpor tiuj, kjes vivo estis bona ?

Mortanto,- Kiu alia, amiko mia? Tiu pri nenieco neniam terurigis min, en ĝi mi vidas nenion pli ol konsolon kaj nepretendon. Ĉiuj aliaj teorioj estas komponaĵoj de orgojlo, dum ke nenieco estas kompono de racio. Plie, ĝi estas nek rtimiga nek absoluta. Antaŭ miaj okuloj ĉu mi ne havas la ekzemplon de la senf inaj regeneracioj de Naturo? Nenio mortas en la mondo, amiko mia, nenio perdiĝas: homo hodiaŭ, vermo morgaŭ, la tagon post morgaŭ, muŝo; ĉu tio ne estas daŭrigi ekzistadon? Kaj kio rajtigas min esti premiita pro virtoj, kiuj estas en mi pro neniu respondeco mia, aŭ punita pro krimoj, kies lasta respondeco estas ne miaj? Kiel agordigi la bonecon de via de-vi-reklamata dio en tiun sistemon, kaj li deziru krei min por apartigi min de plezuro, kaj nur pro elekto, kiu ne lasas min liberan volon elekti? f Vastro Vi estas [ibera.

Mortanto,- Jes, laŭ viaj antaŭjuĝoj. Sed racio fuĝigas ilin, kaj la teorio pri libereco homa neniam aperis, se ne por fari tiun pri graco, kiu prenis tiom da graveco je viaj revoj. Kiu ajn homo, vidante ekzekutejon nur unu paŝon

ATEO

Paĝo 9

Novembro

2003

malproksime de krimo, farus ĝin se li ne estus libera fari ĝin? Ni estas puŝitaj de nerezistebla forto, kaj neniam, eĉ dum unu momento, estas en nia povo fari ion ajn sed klopodi antaŭeniri laŭ la vojo, kiun oni malfermis por ni. Estas eĉ ne ununura virto, kiu ne estas utila al Naturo, kaj ankaŭ ne ununura krimo, kiun ĝi ne bezonas, kaj es- tas en tiu ekvilibro perfekta, kiu ĝi daŭrigas inter virto kaj krimo, ke ĝia senmezura scienco radiki*gas; sed ĉu ni estas kulpaj aldoni nian pezon al tiu ĉi f lanko aŭ al la alia, kiam estas Naturo tiu, kiu premas nin laŭ unu el la peziloj?

Ne plu ol vespo, kiu metas sian sageton en vian haŭton.

‘Pastro,- Se-kptj ni ne devas sindeteni e[ [a pCej maCbonaj krimoj.

Mortanto,- Mi diras nenion tian. Malbono estu malpermesata de leĝo, Justico detruu krimulon: tio deadmonos sufiĉe. Sed se pro misfortuno ni krimuliĝas, ni ne ploru pro tio: pento ne utilas, ĉar ĝi ne malebligas nin krimuliĝi, neutila ĉar ĝi ne riparas la krimon, sekve estas absurde frapi sian bruston; eĉ pli absurda timegi esti punita en alia mondo se ni estis suf iĉe bonŝancaj eskapi punon en Ĉi tiu. Dio malpermesu, ke tio kuraĝigu krimon, ne, ni devas eviti ĝin plej multe kiel eble; sed oni devas lerni maltraf i ĝin per nia racio kaj ne per falsaj timoj, kiuj gvidas nenien, kaj kies efektoj estas rapide venkitaj en ĉiu meze decidita animo. Racio, sinjoro, jes, nia racio sola devus averti nin, ke vundo farita al niaj kamaradoj povas neniam porti feliĉon al ni; kaj nia koro, ke kotnribui al ilia feliĉo es- tas la plej granda ĝojo Naturo agnoskas sur nia planedo. La tuton de moralo homa enhavas tiu ĉi frazo: Provizu al aliaj dezirojn tiom feliĉaj, kiom oni deziru sin mem esti, kaj neniam metu sur ilin pli da peno, ol oni dezirus ricevi el iliaj manoj. Jen la principoj, kara amiko, kiujn ni ĉiuj devus sekvi, kaj malmankus Dio kaj Religio por alte taksi kaj aliĝi ilin, suf iĉante tiel nur koro bona. Sed mi sentas, ke mia forto fortajdiĝas... Pastro, forprenu viajn antaŭjuĝojn, ekstariĝu, estu homo, estu

homa, sentime kaj senespere forgesu viajn diojn kaj viajn religiojn ankaŭ: neniu el ili estas bonaj por io ajn, sed bataligi homon al homo, kaj la sola mencio de tiuj hororoj jam kaŭzis pli grandan perdon da vivo en la tero ol ĉiuj aliaj militoj kaj plagoj kombinitaj. Rezignu la ideon pri alia mon- do: estas neniu; sed ne rezignu la plezuron esti f eliĉa kaj feliĉigi en tiu ĉi mondo. Naturo ofertas vin neniun alian manieron duobligi vian ekzistadon, daŭrigi ĝin. — Amiko mia, voluptaj plezuroj estis pli karaj al mi ol iu ajn alia. Mi idoligis ilin laŭ mia tuta vivo, kaj mia deziro estis f ini ĝin en ĝia sino; mia fino alproksimiĝas, ses virinoj pli ĉarmaj ol taglumo atendas en la apuda ĉambro. Mi rezervis ilin por tiu Ĉi momento: foriru,

aŭ partoprenu la feston kun mi, sekvante mian ekzemplon brakumu ilin anstataŭ la vanajn sofismojn de superstiĉo, sub iliaj karesoj klopodu momente forgesi viajn hipokritajn kredojn.

fHOUO .- La mortanto frapis sonordon, [a virinoj eniris [a cambron, kajpost esti momenton en ibiaj brakoj, [a pastro iĝis unu, kjun 9{aturo koruptis, car [i ne kapabtis kjarijji tion, kio kprupta naturo estas.

Paĝo 10

ATEO

2003

Novembro

La Mezorienta konflikto, de atea vidpunkto

La aserto, La konflikto en la Proksima Oriento ne radikiĝas en ia religio, ĝi estas inter du popoioj, tamen, la reiigio verŝas oleon en la fajron.

La nuna situacio aldekstrigas la judan loĝantaron, plifortigas la influon de religiaj, eĉ mesiaj, tendencoj.

En la araba mondo disvastiĝas la fundamentismo, ne eblas vivi ekster la kadroj de la religio. En ambaŭ socioj la religioj proponas simplajn, senhezitajn solvojn.

La ŝlosilvorto: edukado.

a) Sur socia tereno, akcepti la malsamulon.

b) Disvastigi Esperanton, kiu mem edukas por malfermiteco, kaj estas taŭga neŭtrala ilo por paroli, anstataŭ pafi.

c) Doni forman sciencan bazon al la gelemantoj, por ke ili ne serĉu pretajn respondojn de aŭtoritato, sed pripensu ĉion per si mem, decidu mem, kaj estu respondecaj pri sia decido.

t^aurcel %eevĉ

La celoj de ATEO

Ateista Tutmonda Esperantista Organizo

1 Kunligi esperantistajn ateistojnkaj liberpensulojn.

2 Disvastigi Esperanton inter ateistoj.

3 Defendi propran egalrajtecon

kaj kontraŭi trudadon de religio en neŭtralajn Esperanto-grupojn.

4 Instigi ĉe neŭtralaj Espe- ranto-grupoj, ke oni egale varbu por Esperanto ĉe nereligiaj grupoj se oni varbas ĉe religiaj grupoj.

5 Akceli racian pensmanieron

en Esperantujo kaj pri Esperanto mem kaj strebi altigi la intelektan kaj kulturan nivelon de Esperantujo.

6 Llbere diskuti kaj analizi ateismajn movadojn, politikojn, kaj filozofiojn kaj ĉiajn rilatajn sociajn problemojn.

7 Malkateni la mensojn!

ATEO

Paĝo 11

A f AlCfVI A

o de ATEO

urgan

REDAKCIO: Poŝtkcsto 4461,

E30060 MERCIA,

IIISPVMO

Retskrilra al atco@ono.com

GRAVAJ NOTOJ:

1 Ne subskribitajn artikolojn verkis la redaktoro.

2 Oni povas reprodukti

artikolojn, kondiĉe ke oni citu la originon.

3 Ni ne korespondos pri nepetitaj artikoloj. Tamen, ni klopodos publikigi ĉiun artikolon kies enhavo estas interesa kaj ne mis- traktas iun ajn personon.

4 Pri la enhavo de la artikoloj respondecas la aŭtoroj mem, ne la redakcio.

Kovrilo : Ne al miraklo sangon soifantan, koncepto kaj realiga- do de la redaktoro. Tamen, se vivo ne turnu ĉirkaŭ tiufunebra bildo, ni disvolvu artikolojn montrante pri kiu nia vivo turnu.

Prezidanto: Claude Nourmont, el Luksemburgio.

Vizprezidanto: Neil Blonstein, el Usono.

Sekretario: Helga Rapley, el Francio. Kasisto: Dieter Rooke, el Svislando. Helpanto

pri specifaj taskoj: Anna Lowenstein, el Italio.

Redaktoro: Jesuo de las Heras, el Hispanio.